Redaktoro:   Ken Price                     numero 73                     Printempo 2005

ertgrupo.jpg

Kelkaj el la Z-festantoj en Toronto. Staras malantaŭe Skoto, Paul Hopkins, Andreo, Detlef, Fermano, Jeremio, kaj Ken. En la antaa vico estas Maria Hopkins, Lunjo, Jogo kaj Alica.


PAĜO-2:

Scott Dawson (Skoto) . . . . . . . . Prezidanto . . . . . . scott[ĉe]sunspace.org

Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy[ĉe]attcanada.ca

Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz[ĉe]istar.com


Meetings / Kunvenoj

Official meeting 3rd Monday each month, 8pm at 77 Carlton St. (east from College subway station). Social meetings other Mondays in Timothy's cafe, NE corner Bay and College streets, same hours.

NOTE:- If Monday is a holiday, we meet on Tuesday.
NOTU: Se lundo estas ferio, la kunveno okazas marde.

Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.


20sep04s.jpg
Ludi skrablon en Esperanto restas populara inter niaj klubanoj. Supre: Jeremy Bass, Alica Kazmierowski, Barry Savage kaj Ken ĝuis la mens-ekzercan ludon dum la Zamenhof-festo.


Klubkunvenoj en 2005 daŭras same kiel en pasintaj jaroj, sed ĝis nun mankas eksterlandaj vizitantoj. Ni esperas havi multasjn eksterurbajn, kaj eksterlandajn, vizitantojn en la (kanada feria) semajnfino 21-23 majo, kiam nia klubo gastigos la 3an MezKanadan Renkontiĝon (kiu estas konata per la nomo MEKARO). Esperantistoj el Montrealo, du Usonaj ŝtatoj, kaj eĉ (se la subite plialtigitaj flugprezoj post la bankrotiĝo de JetsGo ne malhelpos ĝin) unu el Kalgario, anoncis siajn intencojn partopreni. lokaj Esperantistoj kaptu la okazon renkonti ilin kaj faru ĝin vere ĝuindan kongreseton. Pli da informo estos sendita rete aŭ perpoŝte en la venontaj semajnoj. Se vi havas demandojn kontaktu Ken ĉe ken.price[ĉe]canada.com


PAĜO-3:

Aliaj Datoj, lokoj, okazaĵoj:

La 53a Kongreso de la Esperanto ligo por Nord-Ameriko (ELNA) okazos ĉe la univeritato Concord en Aŭstino, Texaso 10-13 junio 2005. Informoj ĉe http://russcon.org/esperanto/2005.html aŭ estas trovebla per la retejo de ELNA http://esperanto-usa.org

NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro. Three-week intensive courses of Esperanto in July at the renowned School for International Learning, Brattleboro, Vermont, given by experienced instructors from around the world, at three different levels. if you know someone who may be interested, tell them to ask Ellen Eddy for details. NOTE the ORDER of the names in the email address! eddyellen[at]aol.com (substitute an @ for the bracketed word).

NOREK 2005

La ĉi-jara NOREK okazos en Kalgario de la 19a ĝis la 21a de aŭgusto. la kongresa hotelo "Sandman Hotel Downtown Calgary" ofertas bonegan prezon por kongresanoj 1-800-266-4684, grup-nomo "NOREK", konfirm-numero 227528. Alia ebleco por malmultaj bonŝancaj personoj estos tranokti ĉe Calgary City View B&B, La admiinistranto Micheline Boisvert lernas Esperanton kaj dum NOREK esperas servi kelkajn klientojn esperantlingve! Micheline baldaŭ revenos de ferio en Kubo, kie ŝi konatiĝis kun lokaj esperantistoj. Oni povos kontakti ŝin ĉe 403-870-5640 aŭ canadamichelinebb@iname.com. Ŝia retejo www.calgarycityview.com baldaŭ havos ankaŭ esperantan paĝon.

TAKE 2008 La 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos en MONTREALO, Kebekio, Kanado de 12-a ĝis 18-a julio 2008.

*1978: Marilio, Brazilo                  *1980: Bonaero, Argentino                  *1996: San-Joseo, Kostariko
*1999: Bogoto, Kolombio             *2001: Meksikurbo, Meksikio            *2004: Havano, Kubo


PAĜO-4

Nia Zamenhofa Festo, 2004

Sabate la 18an de decembro ekde la 2a ptm-e Esperantistoj kunvenis en la festo-ĉambro, 77 Carlton Street, Toronto.

Inkluzive de vizitantojro eestis 23 personoj, kaj la lastaj iris hejmen je 11ptm-e. dum la tuta tempo estis manĝaĵoj, tortoj, kukoj kaj diversaj trinkaĵoj haveblaj de la tabloj ĉe la flanko de la ĉambro. foje Jeremy pianludis, kaj ofte kelkaj aliaj kunkantis.

Fermano kantis dolĉvoĉe, vortojn de Julio Baghy kaj aliaj verkistoj, akompanante sin per gitarmuziko kiun li mem komponis.

Ni denove ŝuldas grandan dankon al Lunjo kaj Alica kiuj alvenis frue, por aranĝi la tablojn kaj aĉeti manĝ- kaj trink- aĵojn.

Inter la vizitantoj estis Paŭlo kaj Maria Hopkins el St. Catherines, kaj Stefano el Londono (ON).

Jen plia foto farita de Jogo: Maldekstre, Lunjo tenas muzikon por Fermano. sidgrupo.jpg


Aliaj numeroj de "La Torontano"