Redaktoro:   Ken Price                     numero 73                     Printempo 2005

ertgrupo.jpg

Kelkaj el la Z-festantoj en Toronto. Staras malantauxe Skoto, Paul Hopkins, Andreo, Detlef, Fermano, Jeremio, kaj Ken. En la antauxa vico estas Maria Hopkins, Lunjo, Jogo kaj Alica.


PAGXO-2:

Scott Dawson (Skoto) . . . . . . . . Prezidanto . . . . . . scott[cxe]sunspace.org

Kathy Toy (Lunjo) . . . . . . . . VicPrezidanto . . . . . . ktoy[cxe]attcanada.ca

Alice Kazmierowski (Alica) . . Sekretario/Kasisto . . . . . takaz[cxe]istar.com


Meetings / Kunvenoj

Official meeting 3rd Monday each month, 8pm at 77 Carlton St. (east from College subway station). Social meetings other Mondays in Timothy's cafe, NE corner Bay and College streets, same hours.

NOTE:- If Monday is a holiday, we meet on Tuesday.
NOTU: Se lundo estas ferio, la kunveno okazas marde.

Oficiala kunveno la trian lundon de la monato, 8ptm, 77 Carlton St. (orienten de metroa stacio College). Sociaj kunvenoj je aliaj lundoj en kafejo Timothys, nordorienta angulo stratoj College kaj Bay.


20sep04s.jpg
Ludi skrablon en Esperanto restas populara inter niaj klubanoj. Supre: Jeremy Bass, Alica Kazmierowski, Barry Savage kaj Ken gxuis la mens-ekzercan ludon dum la Zamenhof-festo.


Klubkunvenoj en 2005 dauxras same kiel en pasintaj jaroj, sed gxis nun mankas eksterlandaj vizitantoj. Ni esperas havi multasjn eksterurbajn, kaj eksterlandajn, vizitantojn en la (kanada feria) semajnfino 21-23 majo, kiam nia klubo gastigos la 3an MezKanadan Renkontigxon (kiu estas konata per la nomo MEKARO). Esperantistoj el Montrealo, du Usonaj sxtatoj, kaj ecx (se la subite plialtigitaj flugprezoj post la bankrotigxo de JetsGo ne malhelpos gxin) unu el Kalgario, anoncis siajn intencojn partopreni. lokaj Esperantistoj kaptu la okazon renkonti ilin kaj faru gxin vere gxuindan kongreseton. Pli da informo estos sendita rete aux perposxte en la venontaj semajnoj. Se vi havas demandojn kontaktu Ken cxe ken.price[cxe]canada.com


PAGXO-3:

Aliaj Datoj, lokoj, okazajxoj:

La 53a Kongreso de la Esperanto ligo por Nord-Ameriko (ELNA) okazos cxe la univeritato Concord en Auxstino, Texaso 10-13 junio 2005. Informoj cxe http://russcon.org/esperanto/2005.html aux estas trovebla per la retejo de ELNA http://esperanto-usa.org

NASK, la Nord-Amerika Somera Kursaro. Three-week intensive courses of Esperanto in July at the renowned School for International Learning, Brattleboro, Vermont, given by experienced instructors from around the world, at three different levels. if you know someone who may be interested, tell them to ask Ellen Eddy for details. NOTE the ORDER of the names in the email address! eddyellen[at]aol.com (substitute an @ for the bracketed word).

NOREK 2005

La cxi-jara NOREK okazos en Kalgario de la 19a gxis la 21a de auxgusto. la kongresa hotelo "Sandman Hotel Downtown Calgary" ofertas bonegan prezon por kongresanoj 1-800-266-4684, grup-nomo "NOREK", konfirm-numero 227528. Alia ebleco por malmultaj bonsxancaj personoj estos tranokti cxe Calgary City View B&B, La admiinistranto Micheline Boisvert lernas Esperanton kaj dum NOREK esperas servi kelkajn klientojn esperantlingve! Micheline baldaux revenos de ferio en Kubo, kie sxi konatigxis kun lokaj esperantistoj. Oni povos kontakti sxin cxe 403-870-5640 aux canadamichelinebb@iname.com. Sxia retejo www.calgarycityview.com baldaux havos ankaux esperantan pagxon.

TAKE 2008 La 7-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazos en MONTREALO, Kebekio, Kanado de 12-a gxis 18-a julio 2008.

*1978: Marilio, Brazilo                  *1980: Bonaero, Argentino                  *1996: San-Joseo, Kostariko
*1999: Bogoto, Kolombio             *2001: Meksikurbo, Meksikio            *2004: Havano, Kubo


PAGXO-4

Nia Zamenhofa Festo, 2004

Sabate la 18an de decembro ekde la 2a ptm-e Esperantistoj kunvenis en la festo-cxambro, 77 Carlton Street, Toronto.

Inkluzive de vizitantoj, cxeestis 23 personoj, kaj la lastaj iris hejmen je 11ptm-e. dum la tuta tempo estis mangxajxoj, tortoj, kukoj kaj diversaj trinajxoj haveblaj de la tabloj cxe la flanko de la cxambro. foje Jeremy pianludis, kaj ofte kelkaj aliaj kunkantis.

Fermano kantis dolcxvocxe, vortojn de Julio Baghy kaj aliaj verkistoj, akompanante sin per gitarmuziko kiun li mem komponis.

Ni denove sxuldas grandan dankon al Lunjo kaj Alica kiuj alvenis frue, por arangxi la tablojn kaj acxeti mangx- kaj trink- ajxojn.

Inter la vizitantoj estis Pauxlo kaj Maria Hopkins el St. Catherines, kaj Stefano el Londono (ON).

Jen plia foto farita de Jogo: Maldekstre, Lunjo tenas muzikon por Fermano. sidgrupo.jpg


Aliaj numeroj de "La Torontano"